| Turnira antaŭanonco |
[Sep. 20th, 2007|08:20 pm]
|
En proksima tempo startos turniro por go-komencantoj ĉe DGS; kutime turniroj de la serio pasadis ruse.De ĉi foje la aranĝo havas ŝancon iĝi ankaŭ esperantlingva. Okaze de partopren-deziro antaŭanoncu vin. PM-ĝu. |
|
|
| Esperanta uzantinterfaco ĉe DGS |
[Jun. 3rd, 2007|08:11 pm]
|
http://www.dragongoserver.net jam havis Esperantan uzantinterfacon, sed lastatempe mi aktivis kaj plibonigis ĝin. Do mi invitas aliajn goludantajn Esperantistojn ludi goon ĉe DGS!
Se vi ne konas DGS, malkiel servoj kiel KGS kie oni ludas "realtempe", DGS retpoŝte atentigas vin kiam via kontraŭulo metis ŝtonon kaj estas via vico denove, do la ludado iras tra pluraj semajnoj kutime. Estas agrabla maniero por ludi iom da goo ĉiutage, eĉ se oni ne havas tempon ludi tutan partion dum unu seanco. Mi estas "goulo" tie. |
|
|
| Nova komunumo: tabulludoj |
[Aug. 29th, 2006|08:57 am]
|
Mi petas ke oni ne plu afiŝu ĉi tie, sed anstataŭe afiŝu viajn blogerojn pri goo ĉe tabulludoj. Mi lasos ĉi tiun komunumon ĉi tie por la arkivo. |
|
|
| Plej bona ELTM |
[Jul. 15th, 2006|11:15 am]
|
|
Ĉu estas internacia federacio, kiu decidas kiujn estas la plej bonaj goludantoj ELTM, simile al FIDE por ŝako? Mi scivolas, kiuj estas la internacie famaj genioj kaj personoj de la goa mondo. |
|
|